Li Si

Li Si
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 2000 (2000-01-02)
en Shangcai County, Ĉu (ŝtato)
Morto
en Ŝjanjango, Dinastio Qin
Mortokialo Waist chop (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Ĉu (ŝtato)
Dinastio Qin Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Li You (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
filozofo
verkisto
ministro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li Si (en la ĉina 李斯; ĉ. 280 a.n.e. – Septembro aŭ oktobro 208 a.n.e.) estis ĉina kaligrafo, filozofo, politikisto kaj verkisto de la dinastio Qin. Li servis kiel Kanceliero (aŭ Ĉefministro) el 246–208 a.n.e. kun du regantoj: nome Qin Shi Huang, unue reĝo de la ŝtato Qin kaj poste Unua Imperiestro de la dinastio Qin; kaj Qin Er Shi, nome dekoka filo de Qin Shi Huang kaj Dua Imperiestro.[1] Pri administraciaj metodoj, Li Si "indikis, ke li admiris kaj utiligis la ideojn de Ŝen Buhai", ripete reference al la tekniko de Ŝen Buhai kaj Han Fei, sed rigardante la leĝon sekvitan de Ŝang Ĝang.[2]

Li Si helpis la imperiestron Shi Huangdi unuigi leĝaron, registarajn regularojn, pezunuojn kaj mezurojn, kaj normigi veturilojn kaj la karaktrojn uzitaj en skribado... [faciligante] la kulturan uniuigon de Ĉinio. Li "kreis registaron bazita nur sur la merito, tiel ke en la imperio filoj kaj juna fratoj de la imperia klano ne estu nobeligitaj, sed meritaj ministroj jes", kaj "pacigis la landlimajn regionojn submetante barbarojn norde kaj sude". Li fandis la armilojn de la feŭdismaj ŝtatoj por fari muzikajn sonorilojn kaj grandajn homajn statuojn, kaj malaltigis impostojn kaj la drakonan punaron hereditan el Ŝang Ĝang.[3]

  1. Sima Qian, Registroj de la Granda Historiisto
  2. Herrlee G. Creel. Shen Pu-Hai: A Chinese Political Philosopher of the Fourth Century B. C.. p.138, 151-152
  3. Xunzi Volume 1. p 37. John Knoblock

Developed by StudentB